395px

Bela Ĉaŭ

Astrikos Katoikos

Iun matenon mi vekiĝis
Ho bela ĉaŭ, bela ĉaŭ, bela ĉaŭ, ĉaŭ, ĉaŭ!
Iun matenon mi vekiĝis
Kaj mi trovis invadanton

Ho, partizano, forkonduku min
Ho bela ĉaŭ, bela ĉaŭ, bela ĉaŭ, ĉaŭ, ĉaŭ!
Ho, partizano, forkonduku min
Ĉar mi sentas, ke mi mortos

Kaj se mi mortos kiel partizano
Ho bela ĉaŭ, bela ĉaŭ, bela ĉaŭ, ĉaŭ, ĉaŭ!
Kaj se mi mortos kiel partizano
Vi devos min enterigi

Kaj enterigu min alte sur monto
Ho bela ĉaŭ, bela ĉaŭ, bela ĉaŭ, ĉaŭ, ĉaŭ!
Kaj enterigu min alte sur monto
Sub la ombro de bela floro

Ĉiuj homoj, kiuj preterpasos
Ho bela ĉaŭ, bela ĉaŭ, bela ĉaŭ, ĉaŭ, ĉaŭ!
Ĉiuj homoj, kiuj preterpasos
Diros al mi: Kia bela floro!

Kaj jen la floro de la partizano
Ho bela ĉaŭ, bela ĉaŭ, bela ĉaŭ, ĉaŭ, ĉaŭ!
Kaj jen la floro de la partizano
Mortinta por la libereco

Kaj jen la floro de la partizano
Mortinta por la libereco

Escrita por: Dominio Publico, Canção Popular, Astrikos Katoikos