En mia hejmo loĝas de longe malgranda miraklo
Ŝi ĉiam ridetas, neniam mensogas, kaj ofte spektaklas
Kaj se mi havas malbonan humoron kaj laca mi estas
Kuracas min la mirakla aktoro en miraklaj vestoj

Miraklo kantetas malgajajn kantojn se mi sopiras
Aŭ simple silentas apude sidante, se mankas inspiro
Ni ambaŭ ne ŝatas multe paroli pri tagaj aferoj
Kaj televidilon rigardi ne volas ni ambaŭ vespere

Mi ĝuste ne scias de kie aperis miraklo ĉarma
Sed kune kun ŝi alvenis espero al mia ĉambro

Jes, pli facile por mi estas vivi kun ŝiaj petoloj
Mi trompas min, mi kredas naive, ke mi estas ne sola
Sed ĉiu vespere mi hejmen rapidas kaj ĉiu vespere
Mi timas, ke iam ŝi diros: “adiaŭ” kaj malaperos

Composição: