Somero forlasis vin hieraŭ
Preskaŭ sola en la nord’
Ŝajne senvorta, kaj malforta
Kaj elŝlosita per la vitra pord’

Ĉiuj homoj sin grupigis
Ĉe televidiloj du kaj du
Senesperantaj grasmanĝantoj
Ĉu malĝojas vi pri tia evolu’?

Ĝi ne normalas
Ĝi nur kutimas en la nuna mond’

Pripensas vi la florajn tagojn
Kiam amo estis mar’
Sentas vin stulta kaj malmultaj
Ĉu vi memkulpigas vin pro la amar’?

Homoj vestis sin en roloj
Kiel viriĉo kaj virin’
Ĉu vi elektu kaj neglektu
Ĉu unuseksemeco kaptu ankaŭ vin?

Ĝi ne normalas...

Se oni povus legi pensojn
En la mallumo de la cerbo
Eble tiam vi komprenus
Kial niaj fortoj enas

Somero forgesis adiaŭi
Baldaŭ ĝi revenos, ĉu?
Ĉu vi vidos, ĉu vi ridos?
Ĉu iam vi memoras pri la eta tru’?

Ĝi ne normalas...

Composição: Tomas Q Nilsson