
Batal-himno
Coro do Tabernáculo Mórmon
La okuloj vidis gloron de venado de l' sinjor',
Li elserĉas la pekulojn jes kun tre indigna kor';
Li malligos sian glavon en severa juĝa hor';
Marŝadas lia ver'.
De la sankta mond-savanto vidis gloron la homar',
En la mondo tiel sanga estas nun martirtombar',
Estu jena la rakonto, ke ne restu sklavular'!
Antaŭen marŝas di'.
Ho mi vidis la sinjoron en la fajroj de tendar',
En malseka ros' vespera ĉiam staris la altar'.
Jes mi legas la kondamnon per flagrantaj lampoj ĉar
Marŝadas lia tag'.
Jes mi legis sanktan skribon en multvica armilar',
“kiel vi al la pekuloj, faros mi al vi homar'”
La heroo la savanto la serpenton venku ĉar
Antaŭen marŝas di'.
Li sonigis la trumpeton, vokon ne revokos li;
Vere antaŭ la juĝseĝo provos korojn li al ni;
Ho, rapidu la animo, ekrespondu ĝoje mi,
Antaŭen marŝas di'.
Jen la sankta virgulino naskis kriston trans la mar',
Kun la gloro en lia brusto por ŝanĝiĝu la homar'.
Li sanktigis la homaron, ni malligu homojn ĉar
Antaŭen marŝas di'.



Comentarios
Envía preguntas, explicaciones y curiosidades sobre la letra
Forma parte de esta comunidad
Haz preguntas sobre idiomas, interactúa con más fans de Coro do Tabernáculo Mórmon y explora más allá de las letras.
Conoce a Letras AcademyRevisa nuestra guía de uso para hacer comentarios.
¿Enviar a la central de preguntas?
Tus preguntas podrán ser contestadas por profesores y alumnos de la plataforma.
Comprende mejor con esta clase: