De l' praa tempo ĝis la nun'
Persone
Ŝi loĝis sub la mar' profunda de l' praa tempo ĝis la nun'
Levante sian manon alten ŝi supreniris al la sun'
Alvenis ŝi al mia lando en malproksima nord'
Kvin tagojn antaŭ somermezo ŝi staris ĉe la pord'
Mi legis sur la poŝta karto: "Hodiaŭ jam alvenos mi"
Kaj eĉ ne estis temp' ordigi, jam staris ŝi sur porda sojl'
Venis kun la sun', venis kun amor'
venis kun grizaj haroj por mi
Venis kun la sun', venis kun amor'
venis kun grizaj haroj por mi
Ĝi loĝis en la korprofundo de l' praa tempo ĝis la nun'
Ĝi kreskis dum la tempo nigra kaj supreniris laŭ la sun'
Alvenis ĝi en ĝusta tempo al malproksima sud'
Kaj vekis ion plej kaŝitan fariĝis io pli ol lud'
Mi volis ion sed ne sciis ĉu estas revo aŭ pase'
En la futuron mi forfuĝis kun mia nova praide'
Comentários
Envie dúvidas, explicações e curiosidades sobre a letra
Faça parte dessa comunidade
Tire dúvidas sobre idiomas, interaja com outros fãs de Persone e vá além da letra da música.
Conheça o Letras AcademyConfira nosso guia de uso para deixar comentários.
Enviar para a central de dúvidas?
Dúvidas enviadas podem receber respostas de professores e alunos da plataforma.
Fixe este conteúdo com a aula: